Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 14 de julho de 2013

Silêncio _ Silento








Silêncio


Despida de sentimento,

A mente desnuda

Do poeta amargo

Vaga pelo dia branco

De silêncio e chuva.


Ele devora palavras

Exiladas no dicionário,

Borboletas sem asas.


Sol congelado a verter

Razão sem emoção:

É o naufrágio do poema

Que se sonhou teorema.


Silento

Senigita je sento,

La nuda menso

De l’ poeto amara

Vagadas tra pluva

Blanka tago silenta.


Li voradas vortojn

Ekzilitajn en vortaro,

Senflugilajn papiliojn.


Frostita suno verŝas

Senemocian racion:

Jen pereo de’l poemo,

Kiu fariĝis teoremo.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 14/07/2013.

4 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

Tre bela priskriba kontrauxpoemo, poetino!
Certe tiu vortgardisto trovas en la senemocia teoremo la lirikon emociigan de lia kvadrata poemeco.

Paulo P Nascentes disse...

La legado de via 'Silêncio/Silento' memorigis min pri nia poeto João Cabral de Melo Neto. Ne pro ia stila simileco inter via kaj liaj poemoj, tute ne. Eble jes pro la aludo al tipa senemocia racio de teorema poemo, tipe lia, ankaŭ inĝeniero. Male, la suno de via poemo lumas varme, eĉ se, ŝajniga, 'frostite' instaŭras 'senemocian racian verŝadon'. Jen poezia artifiko beliga. Simple tiel. Gratulon.

Helô disse...

Tão singelo...tão verdadeiro...

Lírica disse...

Sxajnas ke Poezio foje decidas vojagxi por resti tute sola en ia luna insulo, rigardante la homaron kaj dum cxu tiu ekzilo poetoj baraktas inter nuraj vortoj, nudaj vortoj sen sentoj, sen animo...