Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 24 de abril de 2013

Trapezo







Trapezo

Akrobatas anim'
kaj transsaltas
abismon.

Aktoras anim'
kaj arkanon
ĝi trafas.

Anim' vortojn
dresas sceneje:
anim'poetas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/04/2013

4 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bela metaforo! Poezio ja estas salto super la malpleno.

Lírica disse...

Mi konas alian trapezon similan: la vivo!
Kisojn, mi.

Hans-Georg Kaiser disse...

Ŝnurartiste antaŭen!

Via Cez!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Retenata spiro,
vin legas anim'
ravita - la mia.