Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 17 de abril de 2013

Preludo






Aŭtun’ muzikas aprile,
Tediĝas virin' surstrate.
Susuras venteto frida,  
Ina korpo kaj anim’
Vitroŝrankojn ekrigardas
De l’ modobutikoj luksaj
Kaj preterpasas enue.

Milde sunas sur la haŭton
Dume pluvas sur animon.
Melodio adiaŭas:
Tristece laca virino
Tute plonĝas elreviĝon.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 17/04/2013

4 comentários:

Lírica disse...

Bone kiam poetoj sukcesas kiel la muzikestro promeni kaj tra la kvar sezonoj... Sed poetoj neniam promenas solaj kune kun ili niaj sentoj, nia sopiro kaj cxefe niaj aütunaj revoj.
Dankon, poetino.

Blogdopaulo disse...

Nur virinpoeto povas bildigi tiel subtile la virinan animon, kiu fakte deziras de la vivo ion plian ol nurajn modajhojn en montrofenestroj. Kion deziras virino? Jen la penso, kiu restas post la bela poemo.

Unknown disse...

Mi retrovas la spiriton de fama pola poetino Szymborska, se mi ne erarus...
Ĉu tiu komplimento plaĉas al vi? Mi esperas, ke jes...
Petro de la ERR

Nazaré Laroca disse...

Kia honorego!!!
La fama pola poetino Szymborska... Dio mia!!!!
Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996...
Tutkoran dankon, Petro Chibleur!!! :)