Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 30 de março de 2013

Sezonoj


Spegule
Ĉielarkas
Rosgutoj

Kaj dancas
Sur ruĝaj
Rozujoj.

Sunbluas:
Printempo
Vekiĝas
Ĝardene.

Ie aŭtunas:
Ŝvebas dume
Tristaj folioj
Plorsingulte.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

4 comentários:

Josenilton kaj Madragoa disse...

La estezo de tiuj bele aranĝitaj versoj antaŭpaskigas mian esperantan ĝojon. Ĝi estas sabatnokta regalaĵo al tiu ĉi via vortservutulo. Koran dankon, nobla poetino!

Blogdopaulo disse...

Mi konsentas: densaj, shparvortaj versoj, plenaj je sonoro kaj senco. Bele!

Lírica disse...

Foje tiuj tristaj folioj estas ni mem, poete solecaj tra la vojetoj de la mondo...

Andreo Bach disse...

Ĝuste tian poezion mi atendas, gratulon!